Programo

Jen nia programo! Matene ni ne havas apartajn programerojn, pro tio ke la kongresanoj preferas tiam partopreni al la lecionoj organizitaj ene de SES.

Ĵaude la 17an

14h – akcepto, bonvenigo, konatiĝo…
14h30 – Prezento de lastatempa agado de TEVA – Heidi Goes
15h – Diskutrondo: Kion faras via landa veg*ana asocio? Kiel vi aktivas en ĝi? – Heidi Goes
16h – Kuirateliero: Kiel fari koktelojn? – Peter Baláž
17h – Prelego kaj posta diskuto kaj gustumado: Ĉu vere lakto estas bona fonto de kalcio? – Khelga Bobrova
18h – Diskutrondo: kio estas via opinio pri veganismo? ĉu estas evoluo en via lando de vegetarismo al veganismo? Kiel via landa vegetarana asocio traktas veganojn/veganismon?

Vendrede la 18an

Partopreno al la ekskurso al arboreto (ekskurso F)
Ni tie pasigos tri horojn. Parton ni uzos por diskutrondoj pri
– kiajn librojn, retejojn vi uzas por informiĝi pri receptoj, veg*ismo, bestaj rajtoj, ktp?
– kiel vi vidas la celon kaj agadon de TEVA? Kial vi (ne) membriĝas? Kion vi faras/povus fari? Kion TEVA faru? Kion povus fari Landaj Reprezentantoj? Ĉu iu grupeto
– kiel (ne) paroli kun viandemuloj?

Sabate la 19an

14h – Historio de TEVA – Christopher Fettes
15h – Kiel kuiri kaj baki sen ovoj? Kiel rapide mem fari panŝmiraĵojn? – Heidi Goes
16h – Kuirateliero: krudaj veganaj kukoj – Heidi Goes
17h – Kuirateliero: diversaj krudaj panŝmiraĵoj – Heidi Goes
18h – Diskutrondo: Kiel estis, kie(l) estu sekva kongres(et)o?