Pri ni

TEVA estas sendependa, internacia, senprofitcela asocio laboranta laŭ sia statuto por propagandi vegetarismon inter esperantistoj kaj Esperanton inter vegetaranoj. Ĝi fondiĝis en Dresdeno en 1908 (vidu historion) kaj ekde 1980 estas kunlaboranta kun UEA.

Ni havas membrojn en ĉiuj kontinentoj, sed precipe en Eŭropo kaj Latin-Ameriko. En kelkaj landoj ni havas Landajn Reprezentantojn.