Partoprenu en la unua TEVA-kongreso!
Ni ĝojas anonci, ke TEVA, kunlabore kun la teamo de Somera Esperanto-Studado, organizos la unuan TEVA-kongreson. Ĉi tiu kongreso donos unuavice al niaj membroj la eblon interkonatiĝi, sed ankaŭ la eblon lerni kaj instrui. Plie, pro tio, ke samloke ĉeestos centoj da esperantistoj, inter kiuj multaj elektas manĝi vegane aŭ vegetare almenaŭ dum tiu kongreso, ni havos la eblon paroli kaj diskuti kun ne-membroj de TEVA, eble konvinki ilin iĝi membroj…
La kongreso okazos je la lastaj tagoj de SES en Nitra, Slovakio. Ĵaŭdo, la 17a de julio estos la alventago (posttagmeze), kaj la 20a de julio (matene) la forirtago (SES mem komenciĝas la 12an de julio). Informoj pri la kostoj troviĝas ĉi-tie.
Se vi volas iel kontribui al la programo, bv. anonci vin kaj proponi vian programeron ĉe la sekretario. Vi ĝuos 50%-an kotizrabaton! Ankaŭ viaj ideoj kaj proponoj pri programeroj estas bonvenaj ĉe la sekretario!
Se vi volas finance subteni la kongreson, tio eblas per nia UEA-konto (teva-h). La pagoj de kotizo, loĝado, manĝado ĉiuj estas pagendaj pere de SES. Ni esperas, ke ĉi tiu unua TEVA-kongreso, kunlabore kun sukcesa E-aranĝo, kiu prezentas jam de jaroj kvalitplenajn veganajn kaj vegetarajn manĝojn, tre plaĉos al vi kaj ke vi multnombre venos! Bv. aliĝi rapide, kaj prefere antaŭ majo por ke ni povu bone organizi la programon.