TEVA dum la Universala Kongreso en Islando (20-27/7/2013)
En la islanda Universala Kongreso ĉeestis tri el la kvar TEVA-estraranoj: Christopher, Francesco kaj Heidi. Dum la unua vespero ni havis nian informtablon ĉe la Movada Foiro inter la Verduloj (pro tio, ke Christopher ankaŭ tie deĵoris) kaj Kosmo (kie deĵoris interalie Francesco). Ĉi-jare la informtabloj estis vere malgrandaj, mi dirus eĉ: tro malgrandaj kaj preskaŭ nevideblaj malantaŭ la homamaso. Ankaŭ la salono preskaŭ ne povis engluti tiom da homoj. La programero estis tre sukcesa: multegaj homoj vizitis la informtablojn kaj povis tiamaniere malkovri ion. Sed necesus, ke la salono, la tabloj kaj la spaco inter la tabloj estu pli grandaj por povi ‘spiri’ kaj pli bone altiri la homojn al sia tablo. Estus pli bone ankaŭ se la programero daŭrus iom pli longe.
Ni havis ankaŭ publikan kaj fermitan kunsidojn. Ĉirkaŭ 25 kongresanoj ĉeestis marde la publikan kunsidon. Post mallonga enkonduko de la prezidanto Christopher Fettes sekvis duparta prelego de la vicprezidanto Francesco Maurelli. Li parolis pri kvinoo, okaze de la Jaro de Kvinoo, kiu estis proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo. Poste li prezentis la ne-esperantistan organizaĵon Eŭropa Vegetarana Unuiĝo, kies prezidanto li iĝis antaŭ unu jaro. Iuj poste aĉetis TEVA-sakojn kaj/aŭ membriĝis en TEVA. Sekvis raporto en la kongresa kuriero Aŭroro. Ĵaŭde estis fermita kunsido de TEVA, al kiu venis nur manpleno da homoj. Estis diskutitaj la enhavo de la bulteno (ne estu ege longaj artikoloj pri unu speco de legomo aŭ frukto, estu iom pli varia la temaro; la propono havi nur veganajn receptojn ne estis akceptita), ebla kongreso (intertempe pridecidita!), gvidlibro por TEVA-aktivuloj (inda, sed neniu tuj komencos verki ĝin), la oportuno de Landaj Reprezentantoj (nur malplimulto el ili vere aktivas/laboras; sekvos enketo ĉe ili baldaŭ), la retejo (Heidi transprenis de Francesco la taskon okupiĝi pri ĝia restarigo/ĝisdatigo kun la espero, ke ĝisdata retejo allogos pliajn membrojn), la laboro de la sekretario (Heidi volus havi helpon de administra sekretario, por povi pli multe labori kiel vere Ĝenerala ‘inspira’ Sekretario. La serĉado daŭras),…