Historio

Jam en 1893 aperis en La Esperantisto du favoraj artikoloj pri vegetarismo, kiujn Zamenhof poste transprenis en la Fundamentan Krestomation: La rakonto “La hejmo de la metiisto” kaj la artikolo “Kio estas vegetarismo?”; eventuale eblas mencii artikolon pri centjaruloj (longa vivo i.a. pro manĝado “precipe kreskaĵa”) kiel trian ekzemplon. Tio supozigas, ke Zamenhof havis pozitivan sintenon al vegetarismo.

La 16-an de aŭgusto 1908, dum la 4-a UK en Dresden, fondiĝis la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj (IUEV) , kiu ŝanĝis sian nomon kelkajn jarojn poste al Vegetara Ligo Esperantista (VLE) kaj fine – nur post la 2-a Mondmilito – al Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA).

La asocio fondiĝis (de 19 ĉeestantaj membroj) laŭ instigo de René de Ladevèze. Laŭ informo el Enciklopedio de Esperanto, Lev Tolstoj (mem vegetarano) akceptis per speciala skriba konfirmo ĝian honoran prezidantecon. Laŭ Esperantista Vegetarano 1995, p. 23, ankaŭ “Ludoviko Zamenhof estis inter la membroj fondantoj”, sed deziris, ke oni ne menciu tion en la vegetarana literaturo. Ne estas klare, ĉu tiu ĉi informo estas vera.

Du tagojn post IUEV fondiĝis ankaŭ la neesperantista Internacia Vegetarana Unuiĝo (IVU) – same en Dresdeno, ĉar J. Arthur Gill, esperantisto kaj sekretario de Kvakera Vegetarana Asocio (Friends Vegetarian Society, fondita en 1902) proponis al la neesperantistaj vegetaranoj organizi sian fondan kongreson lige kun la UK, por ke esperantistaj vegetaranoj povu ĉeesti ambaŭ aranĝojn kaj helpi la internacian kompreniĝon en la IVU-kongreso pere de Esperanto. Tamen montriĝis fine, ke nur malmultaj esperantistoj emis ĉeesti ankaŭ la neesperantistan aranĝon.

En la 4-a Kongreso de IVU en 1913 en Hago, Esperanto estis unu el la 5 oficialaj lingvoj.

En 1914 aperis la unua numero de la esperanta gazeto “Vegetarano”, redaktita de Oskar Bünemann. De 1927 ĝis 1932 la gazeto estis samtempe oficiala organo de IVU. Tiutempe ĝi enhavis internaciajn informojn pri vegetarismo ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la angla, franca kaj germana. Pro financaj kialoj IVU ĉesis eldoni la gazeton en 1932.

En 1954, la Natan Ben-Cion Ĥavkin el Israelo reorganizis la asocion. Ekde 1971 vigligis ĝin Arnošt Váňa el Slovakio. Li enkondukis la principon, ke membroj ne pagu fiksan kotizon, sed jaran donacon, kies altecon ili povas mem difini. Tiu ĉi principo restis en TEVA ĝis hodiaŭ.

En 1992 Váňa transdonis la prezidantecon al Christopher Fettes. Sed en la postaj jaroj okazis skismo – la membroj de TEVA ricevis malsamajn numerojn de Esperantista Vegetarano el Italio kaj el Slovakio, en kiuj eĉ estis indikitaj malsamaj nomoj de estraranoj kaj malsamaj kontoj por donacoj. Pri la skismo kulpis la jam ĉ. 85-jara Váňa. La skismo finiĝis per la decido de la membroj havi asocion kun statuto kaj demokratie elektita estraro (kun Christopher Fettes kiel prezidanto) al amikaro gvidata de Váňa, kaj fine pro la malsaniĝo kaj posta morto (en 1998) de Váňa.

El la menciitaj aktivuloj aŭ subtenantoj de TEVA, 4 fariĝis honoraj prezidantoj: Lev Tolstoj, René de Ladevèze, Natan Ben-Cion Ĥavkin kaj Arnošt Váňa.

—–

Multajn fotojn kaj raportojn vi trovos en TEVA-blogo ĉe Ipernity uzata ĝis 2009.