TEVA havas budon en la Movada Foiro. Aktivaj landaj reprezentantoj aŭ tiuj kiuj planas ĉeesti veg(etar)anajn foirojn veni al la budo kaj kunporti jarkolektojn aŭ staketon de nia Esperantista Vegetarano. Vi povas ankaŭ preni informojn utilajn (frazojn, adresojn), aŭ jam elŝuti ĉi tie: Informoj por vegetaranoj en Lille.
Ni kunvenos 2 fojojn en la salono Cart: fermita kunsido por membroj de TEVA okazos marde de la 10a ĝis 10a45. Publika kunsido por ĉiuj vegetaranoj kaj veganoj okazos en ĵaŭdo de la 9a ĝis 9a45.
Plie, en merkredo ni manĝos kune en L’Ultimo, itala restoracio. Vi povas aliĝi kaj elekti vian pladon en ĉi tiu formularo. Plej laste aliĝu kaj pagu ĉe la Movada Foiro.