Ni ĝojas ke vi intencas membriĝi en TEVA kaj tiel fortigi nian asocion! Estas facile aliĝi al ni: sciigu viajn datenojn pere de la aliĝilo kaj pagu vian kotizon. La Sekretario sciigos al la Landa Reprezentanto pri la nova membro en ŝia/lia lando. Bonvolu ĉiam sciigi al la sekretario kaj Landa Reprezentanto (se ekzistas) pri adresŝanĝo por eviti ke ni sendu la bultenon al malĝusta adreso.
Kiom oni pagu? La kutima kotizo estas 20€, sed homoj kiuj ne povas tion pagi, povas pagi 15, 10 aŭ 5€. Homoj kiuj tute ne povas pagi, sciigu tion, aŭ ne plu estos konsiderataj membroj. Dumviva membreco estas rekomendata kaj kostas 500 eŭrojn. Ni dankas al tiuj kiuj pagas pli ol la kutima kotizo. Tiel ni povas daŭre sendi la bultenon ankaŭ al tiuj kiuj ne povas pagi la plenan kotizon, aŭ eĉ tute ne povas pagi la kotizon. Ni ankaŭ uzas la subtenon por nia agado.
Kiam? Plej facilas por ni se vi pagas fine de la jaro por la venonta jaro. Bv. strebi pagi komence de la koncerna jaro (pro la presado kaj sendado de la bulteno).
Kien? El ĉiuj landoj oni povas pagi al la konto de TEVA ĉe UEA: teva-h. Klarigoj pri tio kiel pagi al UEA aperas en ĝia retejo kaj Jarlibro. En la subaj landoj la Landaj Reprezentantoj havas propran TEVA-konton. Vi povas elekti se vi pagas al la UEA-konto aŭ al la landa konto, sed prefere informu vian Landan Reprezentanton pri via elekto.
Belgio: BE39 9795 4728 5119 – BIC ARSPBE22