Bonvenon

Bonvenon en la retejo de la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio!

Laŭ la celo de nia asocio ni disvastigas Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj, kaj ni varme bonvenigas ĉiujn kiuj vojaĝas kun ni sur tiujn ĉi du verdajn vojojn aŭ serĉas informojn pri kiel tion fari.

Ĉi tie vi povas legi pri niaj agadoj, intaj kaj ontaj. Prepare al Universalaj Kongresoj ni ĉiam provas havigi liston de veg*aj restoracioj kaj vorto- kaj frazliston uzeblaj en tiuj restoracioj. Tiuj de la antaŭaj jaroj daŭre haveblas (estas aldonotaj al la retejo).

Se vi havas titolojn de rekomendindaj verkoj en Esperanto pri niaj temoj, aŭ aliajn informojn disvastigindajn, skribu al ni.

Esperantisto estas tiu, kiu scias kaj uzas Esperanton. Vegetarano estas tiu, kiu neniam sin nutras per bestoj. Vegano manĝas nenion kiu devenas de bestoj. Ĉu vi estas esperantista vegetarano aŭ vegano, kaj vi ankoraŭ ne estas membro de TEVA? Membriĝu!

Kunlaboru kun ni! Kun plezuro ni akceptos viajn reagojn kaj viajn sugestojn.