Agado

TEVA provas esti videbla en diversaj internaciaj aranĝoj: kongresoj aŭ  festivaloj de veganoj, vegetaranoj, esperantistoj… Nia ĉeesto tie foje limiĝas al deĵorado ĉe informtablo, sed aliajn fojojn ni sukcesas organizi komunan manĝon (de esperantistoj kaj lokaj vegetaranoj), prelegon, eĉ seminarieton aŭ ekskurson, E-kurseton dum ne-E-aranĝoj,… Dum Universalaj Kongresoj ni provas havi publikan TEVA-kunsidon.

Se vi ĉeestas iun kongreson aŭ aranĝon, kaj volas agadi tie nome de TEVA, kontaktu nin! Ni povas helpi al vi per informiloj, bultenoj, kaj pago de eventuala kotizo pro uzo de informtablo.

En 2014 por la unua fojo TEVA organizis unuan fojon propran kongreson, sine de la sukcesa Somera Esperanto-Studado en Slovakio. Se montriĝas interesiĝo, ni povus provi reen aranĝi ion tian.