2007 – Universala Kongreso

La 4-an de aŭgusto 2007, okaze de la Movada Foiro en Jokohamo, Japanio, TEVA havis budon por disdoni siajn kajerojn, kalendarojn, bildkartojn, glumarkojn kaj informmaterialon. Respondeculoj estis TEVA-anoj Francesco MAURELLI kaj Yosinori SATO (Nori), Landa Reprezentanto. S-anino Filomena Canzano helpis.

TEVA-budo 2007
Yosinori Sato kaj Francesco Maurelli (dekstre) deĵoras ĉe la TEVA-budo en Jokohamo.