2018 – Universala Kongreso

Kion ni faros dum la Universala Kongreso en Lisbono?

Jen alvoko el Esperantista Vegetarano por la Movada Foiro:

“Alvoko: Semoj, semi, semado…

Estas tute bone koni interesajn plantojn, sed kio okazas se vi ne povas trovi la semojn? En pluraj landoj homoj kiuj havas legomĝardenon foje kunvenas por  interŝanĝi semojn, ĉu ene de organizaĵo, ĉu laŭ propra iniciato. Tie vi povas trovi semojn kiuj certe taŭgas pro via regiono. Sed ni povas fari tion ankaŭ dum kunvenoj de esperantistoj. Mi proponas havi ‘semo-interŝanĝadon’ ĉe la tablo de TEVA en la Movada Foiro en Lisbono (dum la UK en 2018): kunportu parton de la semoj kiujn vi kolektis dum la somero (aŭ kolektos dum la sudhemisfera somero) al tiu tablo, kaj reprenu semojn de aliaj plantoj, kiujn vi ne jam havas. Mi mem kunportos  semojn de pluraj plantoj, ekzemple de arbospinaco, kapsiko kaj manĝeblaj floroj. Tiuj kiuj ne kunportas semojn, rajtas tamen preni iom da semoj kontraŭ libervola donaco por TEVA. Estus belege se sama alvoko eliras ankaŭ de organizantoj aŭ partoprenantoj de aliaj kunvenoj aŭ kongresoj.”

de Heidi GOES (Belgio, el Esperantista Vegetarano 2017/2)

Movada Foiro

Dum la Movada Foiro venu por paroli kun la ĉeestantaj Landaj Reprezentantoj kaj estraranoj, enrigardi malnovajn kaj novajn numerojn de Esperantista Vegetarano, interŝanĝi semojn, re-aliĝi por 2019, proponi vin kiel estrarano… ktp.

TEVA ankaŭ havos kunvenon por membroj.