Informlibroj

Jen kelkaj titoloj (kaj informoj) de libroj interesaj por veg(etar)anoj. Se vi konas aliajn interesajn librojn, bv. kontakti nin.

En Esperanto

Veganismo – kial kaj kiel manĝi vegane (Lode van de Velde, 2010 – 40 p.)

Jen estas senpaga elektronika libreto en Esperanto kiu klarigas kiamaniere la industrio fitraktas la bestojn por elfari laŭeble plej multe da profito. La libreto celas informi vin pri la kaŝita suferado de bestoj, por ke vi povu fari konscian, justan kaj ĝustas elekton pri via vivostilo, sen devigi al vi ion ajn. Vi ne trovos receptojn en la libreto, sed jes konsilojn kiamaniere anstataŭigi oftajn ingrediencojn.

Ne en Esperanto

Kelkaj recenzoj de libroj ne en Esperanto sed tamen interesaj por Esperantistoj. Eble iu volas traduki ilin?

The ETHICS of DIET (la Etiko de Dieto) de Howard Williams – University of Illinois Press, Urbana and Chicago, USA – 394 paĝoj.

La klasika, fama verko de Howard Williams “The ETHICS of Diet” (La Etiko de Dieto) reaperis en la librovendejoj, eldonita de University of Illinois Press, en 2003. La unua eldono aperis en Londono, Britujo ĉe F. Pitman en 1883 en la angla lingvo. Lev N. Tolstoj faris la antaǔparolon al la ĉi- supra verko, tradukita en la rusan lingvon, kies antaǔparolo mem iĝis klasika verko de Lev N. Tolstoj, sub la titolo LA UNUA ŜTUPO. La libro de Howard Williams ne estas receptaro pri kuirarto; ĝin oni ne facilanime foliumas; ĝi estas kultura verko; en ĝi estas detala biografia historio de la plej famaj vegetaranoj kaj eltiraĵoj el la verkoj de eminentaj pensuloj el ĉiuj tempoj, kiuj ribelis kontraǔ la kutimo de la homoj manĝi animalojn; ĝi estas mejloŝtono de la vegetarana literaturo. En sia verko An Autobiography, The Story of my Experiments with Truth (Aŭtobiografio, la Historio de miaj Eksperimentoj pri la Vero) Mahatmo Gandhi mencias la libron de Howard Williams, kiun li legis. Lev N. Tolstoj post la legado de tiu ĉi libro decidis viziti buĉejon, kaj en la supre menciita UNUA ŜTUPO li priskribas sian viziton tien. La UNUA ŜTUPO estis tradukita en Esperanton de la iama Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj (IUEV). Kiam aperis La Etiko de Dieto, pluraj profundpensaj homoj legis, subtenis kaj disvastigis ĝin. Poste la libro iĝis rara kaj estis malfacile trovi ĝin eĉ en bibliotekoj. La nuna eldono estas represo de la unua eldono de la jaro 1883. La Etiko de Dieto estas la atesto de seninterrompa ĉeno de homoj, kiuj de la komenco de la historio montris per siaj propraj vivoj, pensoj kaj travivaĵoj la vojon al vegetarismo. Ringo post ringo, tiu kultura ĉeno atingas niajn tempojn kaj donas nutraĵon al nia hodiaǔa agado favore al la vivo, kaj kontraǔ torturado kaj mortigado de ĉiuj vivantaj estaĵoj.

En PIV la vorto dieto havas la simbolon de medicino. Fakte nuntempe la signifo de dieto estas nutromaniero, kiu obeas difinitan regularon, kaj ĝi koncernas precipe medicinon. Sed tiu ĉi vorto devenas de la greka díaita, kiu signifas: vivon, vivmanieron, nutraĵon, loĝlokon kaj vivnivelon ankaǔ en morala senco. Ni tradukis la anglan diet per dieto en la originala signifo de: vivo, vivmaniero, vivnivelo ankaǔ en morala senco, kaj nutraĵo.

The Vegan Society

info@vegansociety.com – cm 10×15 – 76 paĝoj.

En 2005 aperis la dua eldono de Vegan Passport (Vegana Pasporto) en 56 lingvoj, inkluzive de Esperanto. Ĝi estas praktika helpilo ne nur por veganoj, sed ankaǔ por vegetaranoj, kiuj vojaĝas kaj deziras trovi eksterlande senviandajn manĝaĵojn. Kelkaj lingvaj eraretoj en la diversaj lingvoj kaj en Esperanto estos korektitaj, per la helpo ankaǔ de la TEVA-anoj, por la venonta eldono de la Vegana Pasporto.

La Vegetarana Revolucio de Giorgio Cerquetti – Edizioni Il Punto d’Incontro – Via Zamenhof 685 – 36100 Vicenza, Italia – 229 paĝoj. Itala eldono.

“Mangiare bene per vivere meglio” (Bone manĝi por pli bone vivi) diras la aǔtoro Giorgio Cerquetti sur la frontpaĝo de sia verko “La Vegetarana Revolucio”. Kun simpla, larĝmensa vidado al vegetarismo kaj kun pozitiva, libera sento al la vivo, li brakumas plurajn temojn, kaj malsimilajn homojn en sia libro. Tiu ĉi eldono, kiu aperas en la itala lingvo, ankoraǔ ne estas tradukita en Esperanto. Ĝi enhavas 100 receptojn originale verkitaj de tre konataj vegetaranoj. Estas inde legi kaj disvastigi tiun ĉi verkon, kaj traduki ĝin ankaǔ en Esperanton.

*Ni prilaboras tiun ĉi sekcion. Se vi ŝatus helpi, bv. kontakti nin.