2019 – Universala Kongreso


Kion ni faris dum la Universala Kongreso en Lahtio?

Ankaŭ ĉi-foje, TEVA ne mankis dum la Universala Kongreso kiu okazis en Lahtio, Finnlando.
Tuj sabate TEVA partoprenis la Movadan Foiron. Heidi denove kunportis semojn por donaci kaj interŝanĝi kaj kolektis novajn aliĝojn.

TEVA dum la Movada Foiro (Lahtio, Finnlando).

Pli frue ol kutime, jam en dimanĉo, estis programita la kunsido de TEVA. Dum la teknikisto alportis kablon kaj taŭgan projekciilon, prof. So Gilsu (KR) parolis pri sia vivstilo, interalie pri tio, ke li jam de 8 jaroj kutime manĝas krude (kaj vegane). Poste Heidi Goes (BE) mallonge prezentis la nomojn de la nova estraro de TEVA kaj atentigis pri la renovigita retejo (www.vegetarismo.info). Sekvis prelegeto pri arbarĝardenoj kaj permakulturo. Post ĉiu el la prezentoj sekvis pluraj demandoj el la publiko, kiu konsistis el 25-30 personoj.

Programero de TEVA dum la Universala Kongreso.

Kunlabore kun LKK TEVA organizis komunan manĝon en la vegetara restoracio Liptarin merkrede vespere kiun partoprenis pluraj membroj de TEVA. Proponita estis vegetara bufedo kun pluraj veganaj opcioj kaj ne-alkoholaj trinkaĵoj.

Dum la solena fermo de Universala Kongreso estis anoncita premiito de la ĉi-jara Premio Deguĉi kiu distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. La premion ĉi-jare ricevis prezidantino de TEVA, Heidi Goes, pri kio ni tre fieras.

Heidi Goes kun la ĵus ricevita diplomo, apud la eksa prezidanto de UEA, Mark Fettes, kiu subskribis ĝin.