Ekzistas malmulte da kuirlibroj por vegetaranoj aŭ veganoj en Esperanto. Sed aperas pli kaj pli da lokoj en la reto kie eblas trovi vegetarajn kaj veganajn receptojn, do ni provas kolekti tiujn. Post la retejoj, sekvas la libroj (foje ankaŭ retaj). Se vi verkas aŭ tradukas, bv. sciigi al ni!
Unue ni menciu ke ankaŭ en nia bulteno vi povas trovi receptojn.
Bonan Apetiton, retejo en la sino de E@I kunlabore kun TEVA, kunigas vegetarajn kaj veganajn receptojn. Kompreneble ankaŭ membroj de TEVA estas bonvenaj aliĝi kaj kontribui per enmetado de siaj ŝatataj receptoj, ankaŭ se ili jam aperis en nia bulteno. Eblas en la retejo serĉi receptojn laŭ kategorio, ingredienco, lando aŭ nur la veganajn au senglutenajn receptojn.
Ĉe VeganArto, portalo pri veganismo kaj bestaj rajtoj troveblas pluraj veganaj receptoj.
Se vi havas konton ĉe Facebook, vi povus dividi viajn spertojn pri vegana (!) kuirarto kaj viajn veganajn receptojn ĉe la paĝo de Veganaj Esperantaj Recept-Ofertoj.
Libroj en Esperanto
Plantbazitaj surpanaĵoj (de Lode Van de Velde – Belgio – 28p.)
Tutnova libreto rete konsultebla kaj elŝutebla pri kiel mem prepari veganajn supanaĵojn. Pli ol duono de la receptoj estas ‘krudaj’. Kion vi pensas pri 30-sekundoŝmiraĵo, kaŝtanĉokoladpasto aŭ krudĉokoladpasto? Rigardu la libreton ĉi tie.
Kiel kuiri sen viando (de Clara de Hess – Fonto, Chapeco – SC, Brazilo – 432 p.)
1001 receptoj! – Pri la valoro de tiu ĉi verko – asertas recenzo – neniu povas dubi, ĉefe en la Esperanto-movado, kie “senvianduloj” abundas. La manĝaĵoj estas bongustaj, riĉenhavaj kaj nutraj. – Laǔ la aǔtorino Clara de Hess, ĉi tiu libro ne celas speciale la vegetaranojn, sed la normalan dommastrinon, kiu interesiĝas ne sole pri praktikaj kaj ekonomiaj aferoj, sed ankaǔ pri konservado de la familia sano. Amika verko al tiuj, kiuj amas naturan nutradon, verkita de Clara de Hess el ŝia granda, sindona koro. Dum pluraj jaroj s-anino Clara de Hess estis tre aktiva kaj entuziasmiga preleganto kaj Reprezentanto de TEVA en Brazilo ĝis sia forpaso.
Ne en Esperanto
La kuireja libro amika al la animaloj. Alnaturcele (Originala titolo en la germana lingvo: “Das tierfreundliche Kochbuch. Hin zur Natur“, Verlag Das Wort GmbH Der Universelle Geist – Leben Im Geiste Gottes. Retejo: http//www.das-wort.com. Kovrilo bindita – 192p. – cm 28,5 x 21,5.)
En Das tierfreundliche Kochbuch. Hin zur Natur oni trovas malofte la vorton ‘vegetarismo’, sed ĉiuj receptoj en ĝi estas el la vera nutrado vegetara, kaj sen laktaĵoj aŭ ovoj. Belega libro, kun originalaj receptoj kaj koloraj fotoj tre allogaj. Ĝi diferencas de la plimulto el la vegetaranaj kuirlibroj, ĉar ĝi ne havas nur receptojn de manĝoj, kiuj estas bone priskribitaj kaj bele ilustritaj, sed ĝi portas mesaĝon. Ĝi estas eldonita de la Fondaĵo “Gabriele”, kiu intencas realigi la internan ideon de vegetarismo, cele al respekto al la Naturo kaj al ĉiuj vivantaj estaĵoj. Parto de la enspezo de la libro estas destinita por la efektivigo de la fondaĵaj celoj. La Fondajo “Gabriele” celas krei pacan, vivigan etoson sur vasta terspaco, kie la animaloj povu vivi liberaj laŭ la propra speco, sen la teruro esti persekutitaj, ĉasitaj, turmentitaj kaj mortigitaj de la homo. La Fondaĵo zorgas ankaŭ pri la plantoj kaj arbaroj, kaj la tero estas kultivata en la respekto al la Naturo. Generacioj da homoj kruele mistraktis la teron kaj ŝtelis ĝiajn trezorojn ; ili malpurigis la riverojn, kiuj estas la vejnoj de la tero ; ili ĵetis kaj ĵetas forĵetaĵojn en la fonton de la vivo, en la marojn; ili detruas la pulmojn de la tero, la arbarojn. La homoj, kiel kanabaloj, detruas sin mem, kaj la ekscesoj de tiu kanabalismo estas senlimaj. La homo daŭre bredas milionojn kaj milionojn da animaloj, kiuj tagon post tago estas transportitaj en buĉejojn; ili estas mortigitaj senkompate kaj poste ĝia karno estas manĝata, kompreneble bonguste spicita. Ĉu iu samidean(in)o deziras esperantigi la ĉi-supran libron?