TEVA dum 101a Universala Kongreso de Esperanto – Nitro 2016
La 101a UK komenciĝis sabate la 23an de julio per la 11a Movada Foiro, okazinta en la spaco antaŭ la enirejo de la ĉefa kongresejo, sub ĉielo kovrita, de la 19h00 – 21h00, sen elekro, tiel la etoso estis iomete mistera, multe gaja kaj plena de svarmado. La respondeculino pri Movada Foiro, Anna Löwenstein bone mastrumis ĝin: TEVA kaj ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperanta) kundividis saman tablon (vidu la unuan foton sube). Surprize, el Japanio venis s-ano Nori SAITO, nia Dumviva Membro kaj Landa Reprezentanto, kiu allogis homoj alproksimiĝi al nia budo per siaj kreaĵoj por propagandi kaj Esperanton kaj vegetalismon en sia loĝlando kaj en Esperantujo: ŝildetoj, magnetoj, pingliloj; ankaŭ nia karega UEA estraranino Sara Spanò kontribuis per siaj manfaritaj saketetoj plenaj de semoj de Esperanto ricevi kelkajn monoferojn por niaj informagadoj. (foto de Sara saketetoj)
En la enirhalo de la ĉefa kongresejo, dum semajno aperis tablon kun malnovajn revuoj de nia Asocio, dankon Stano Marĉek – kaj al Nori por aldono de TEVA-afiŝetoj (vidu foton); apud tiu enirejo estis ĉambro dediĉita al elstara slovaka esperantisto kaj honora prezidanto de TEVA, Ernesto Vaña.
Vendrede al nia kunveno venis proksimume 50 homoj; ĝi estis la lasta programero en la kongresejo (17h15 – 18h00) kaj okazis en salono ne rapide atingebla, tamen en ĉambro dediĉita al grava slovaka pacifisto, pioniro de nia lingvo Albert Škarvan (lia foto estas en E.V.2016/1 p. 5). La vicprezidanto Francesco Maurelli prezentis la asocion kaj la bezonojn de ĝi por esti pli konata en esperanta medio kaj vegetara, li anoncis ke ni serĉas: pli da Dumvivaj Membrojn; Landajn Reprezentantojn; estraranojn; retejrespondeculon; gesamideanojn, kiuj listigas, sciigas, recenzas manĝejojn, trinkejojn, bazarojn, k.t.p. taŭgaj por ni (kaj ili samtempe disvastigas Esperanton); verkantojn de artikoloj (laŭ specifaj temoj, rubrikoj) por nia organo Esperantista Vegetarano;sidejon; kreantojn de aĵoj por konigi niajn du verdajn vojojn: Esperanto kaj veg-nutrado.
Poste nia japana Landa Reprezentanto sin prezentis, substrekis la gravecon esti dumviva membro, raportis pri sia agado per/por la du verdaj vojoj, krome pri sia projekto malfermi Esperanto-kafejon veganan en Tokio proksime al la sidejo de Japana Esperanto-Instituto; ĝi estos preta venontprintempe.
Sekvis konciza babilado de la sekretarino pri la jaro 2016, deklarita de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) Internacia jaro de la legumenoj, surtable metis kelkajn specojn de faboj, latiroj, kikeroj, fazeoloj; homoj alproksimiĝis por observi kaj demandi; dum s-ino Filomena Canzano pluklarigis pri legumenaj plantoj al la interesitoj, la sekretarino akceptis kotizojn.
Kiel anoncis la LKK-prezidanto, samideano Peter Baláž, ankaŭ en E.V. 2016/1, en la parko de la kongresejo por ni “verd-manĝantoj” eblis gustumi veganan suŝion kaj varman abundan senviandan baratan menuon. Ni trinkis la porokazan akvon kaj alkvalitan vinon; oni trinkigis al ni ankaŭ limo-n, ĝi temas pri trinkaĵo el la frukto limeo. (verkis: Paola Giommoni)





