Kostoj

Pro tio ke la kongreso okazas samtempe kun Somera Esperanto-Studado, SES-anoj povas malaltkoste partopreni ankaŭ la TEVA-kongreson, dum partoprenantoj de la TEVA-kongreso povos sen kroma kotizo partopreni la vesperajn artaranĝojn de la SES-programo. Ankaŭ manĝoj (kun elekto vegana, vegetara, ne-vegetara) kaj tranoktebloj (en ĉambro aŭ tendo) estas haveblaj kaj kostas same kiel por SES-partoprenantoj. Ni tamen kompreneble havos apartan programon, precipe dumtage (estus bedaŭrinde maltrafi la bonajn vesperajn aranĝojn de SES). Sube vi trovas informojn pri la prezoj. Bonvolu rigardi por pliaj detaloj la retejon de SES: ses.ikso.net, kiu ankaŭ estas la sola loko kie eblas aliĝi rete. Se vi tute ne havas eblon rete aliĝi, bv. skribe aŭ telefone kontakti la sekretarion por solvi la problemon.

Kotizo: €10 (aldone al SES-kotizo) por SES-partoprenantoj, €20 por tiuj kiuj partoprenos nur la TEVA-kongreson (€30 por ne-TEVA-membroj).

Manĝoj: €36 por vegana aŭ vegetara manĝo kaj €39 por vianda manĝo (por 9 manĝoj, de la vespermanĝo ĵaŭde ĝis la tagmanĝo dimanĉe).

Loĝado: kostoj de ĉambroj varias inter €7 kaj €15 por unu nokto; dormi en propra tendo kostas €3 por unu nokto.